Renkontiĝo de Amikoj-7

17/07/2012 00:00
25/07/2012 23:56
Asia/Yekaterinburg

 Informletero Aliĝilo Aliĝintoj » Legu pli »

Zamenhof-tago 2011 en Jekaterinburg

La 17-an de decembro en Jekaterinburgo ni festis Zamenhof-tagon. El Tjumeno la aranĝon partoprenis 11 homoj, el kiuj 3 komencantoj.

Komence estis solena malfermo, kaj Viktor Kudrjavcev rakontis pri Zamenhof kaj pri historio de la festo.

Poste komencis kultura programo. » Legu pli »

Mia partopreno en io ĝis nun nevidita

  » Legu pli »

Impresoj de ne nur observanto, sed aktiva partoprenanto de du Esperanto-kursoj.

 Somere E-vivo en Jekaterinburg kutime kaj nature magriĝas. Tiel okazis ankaŭ ĉi-somere: multaj E-amikoj kaj samklubanoj vojaĝis por partopreni diversajn E-eventojn – iu TutAmerikan E-Kongreson kaj nacian E-kongreson en Brazilo, iu SES-on en Slovakio, iuj IJK-on en Kievo ktp. Ni, mi kaj Viktor, ĉi – somere okupiĝis pri privataj vivproblemoj, bedaŭrinde ne  ignoreblaj, tial restis hejme. » Legu pli »

Mia unua IJK: neebla, nekredebla, neevitebla

...La historio de mia esperantistiĝo estas longa, komplika kaj enua. Mi ĉiam interesiĝis pri la lingvo, sed ĝi ne aspektis tiom utila, kiom aliaj fremdaj lingvoj (ekzemple, la angla: ĝin parolas pli da homoj eĉ en mia provinca industria urbo milojn da kilometroj for de Eŭropo, oni povas komunikiĝi kun eksterlandanoj per ĝi, legi interesajn materialojn en interreto, enspezi monon, finfine), kaj mi lernis ĝin tute malrapide. » Legu pli »

Internacia Junulara Kongreso en Kijivo

Mi kredas, tiun ĉi IJKon ni rememoros dum longa tempo. Ĉiuj partoprenintoj havas la proprajn kialojn por tio. Tamen nun mi ne volus paroli pri minusoj de la kongreso, kiuj estas neeviteblaj dum iu ajn aranĝo. Mi opinias, ke oni jam sufiĉe kritikis la organizadon, la programon, la bazejon, la manĝejon... Tamen malgraŭ ĉio mi ricevis en la kongreso ege pozitivajn impresojn kaj emociojn, kiujn mi havas ĝis nun. Ĝuste pro tio ĉiuj malbonpunktoj estis nerimarkeblaj jam en Kijivo. Kaj nun estas simple amuze rememori pri ili. » Legu pli »

Impresoj de la unua somera monato

Somero ĉiam estas tre atendata kaj dezirata sezono por mi. Mi nur bedaŭras, ke traflugas ĝi tiom rapide, ke mi ne sukcesas plensatiĝi de suno, lumo, varmo, ĝoijga por la okuloj vido de verdaĵoj kaj abundo de floroj. Jen ankaŭ ĉi-foje jam preskaŭ finiĝas junio, kiu pasis tre rapide. Cetere, estas tre interese, amikoj, kiel vi pasigis la unuan someran monaton? Malgraŭ tio, ke en junio abundis pluvaj, grizaj tagoj kaj tro maloftis la sunaj kaj serenaj, ni (mi kaj Viktoro, kaj espereble ankau aliaj membroj de “Arĝenta Flamo”) pasigis junion tre agrable kaj ĝoje. » Legu pli »

Kelkaj impresoj pri “EsPrimo-7” de ĝiaj diversurbaj partoprenintoj

Impresoj de komencantoj, kiuj la unuan fojon partoprenis regionan renkontiĝon “Esperantista Primavero”.

Statistiko de EsPrimo-7 en Tobolsk (7-9 de majo 2011)

  » Legu pli »

Kiu nun ĉi tie

Nun estas 0 uzantoj kaj 0 gastoj ĉi tie.

Lastaj komentoj

Abonrilata enhavo